Läs på svenska
Uzanto: 
Pasvorto: 

Anslutningsfel till användardatabasen:
SQLSTATE[HY000] [2002] php_network_getaddresses: getaddrinfo failed: Name or service not known

Pri kio temas


Ĉendanci baladojn?

Jes, ĝuste! Tiu ĉi nova por Esperantujo kutimo ŝutos
bonegan etoson kaj mojosan interkoniĝon al niaj aranĝoj.
Unue rigardu mem kelkajn elektitajn

ekzemplojn:

  • Sinklarkanto, junuloj en feroa vilaĝo Klaksvík (8:14),
  • Sigurda balado - Forĝisto Regin, en Toreshaveno
    dum la feroa nacia tago (13:14),
  • Balada tago en feroa lernejo de Skúlatrøð (3:30), kun
    grandaj dancospiraloj (je tempoj 0:10, 1:31 kaj 2:51) en
    la sporta halo, aŭ Ziskatrøð (5:26), kun intervjuoj
    na infanoj kaj komencante en koridoro per la balado
    Petro sinjor' kaj Elinborg,
  • Lindormen (La Serpentego), en privata hejmo kun
    Folkvisedanslaget, sveda popolkantodanca ligo (3:27),
  • sveda balado pri Nikso, dum festivalo mezepokema
    en ruino de Sankta Laŭrenta preĝejo en Visby, Gotlando
    (2:39).
  • eksterdome Brestan baladon jen dancas feroanoj sur
    monto (1:13).

Kial baladoj por Esperanto?

Ĉu tradicio el pratempo, kiu travivis en angulo periferia de
Eŭropo, povos fariĝi parto kaj eĉ grava riĉaĵo de nova kaj
tutmonda kulturo?

Jes!

♥ Ĉendanco balada kontribuu al bona etoso de kaj lokaj
kaj internaciaj kunvenoj, kongresoj kaj junularaj tendaroj en
Esperantujo. Ĝi donas senton de kuneco kaj komuna ĝojo.

♥ Balado estu ekzerco lingva, precipe por komencantoj
aŭ tiuj, kiuj malofte havas okazon paroli esperanton en sia
proksima ĉirkaŭaĵo.

♥ Trie, kelkaj baladoj estu bona historia instruo pri nia
movado.

Enkondukon

donas artikolo sur paĝoj 4-15 de Internacia Pedagogia Revuo
(IPR) 2016/4, jen en variantoj malpeza (1,9 MB) kaj
printkvalita (6,4 MB).

Kial ĝuste tiu ĉi danco estas tiom bona ĝuste
por esperanto?

  • La paŝoj estas facilaj, do lerneblaj por homoj el diversaj
    kulturoj. La danco tamen ne fariĝas enua, pro la kantado
    kaj pro la "malebena" takto.
  • La ĉeno sendependas je sekso, aĝo kaj aliaj apartaĵoj. Oni
    nek devas esti sportulo por danci ĝin. Kiu kapablas marŝi,
    tiu kapablas danci. (En filmeto La Serpentego ĉi supre,
    kies kelkajn mi konas homojn, la maldekstran manon de la
    baladestrino (en violkolora robo) tenas virino kiu estas tute
    blinda kaj tamen dancas! Ĉu vi rimarkus tion se mi ne
    rakontus?)
  • Parkerigi baladan tekston estas bona helpilo por lerni kaj
    memori la lingvon. Tio estas interesa ankaŭ por lingvokurso.
  • Baladestro ne devas kapabli bele kanti. Sufiĉas laŭte kaj
    ritme paroli, tiel ke ĉiuj aŭdu la vortojn.
  • Oni ne bezonas ilojn. Sufiĉas ke estu dancemaj homoj kaj
    taŭga loko. La ununura "muzikilo" estas la homa korpo.
  • Dum la danco, eĉ en longa ĉeno, oni renkontas vidalvide la
    aliajn dancantojn en vico, unun post alia. Tio estas avantaĝa
    ekzemple por interkona vespero. (Vidu Interkonan baladon!)

Pri la danco mem

La teno

Tiel oni faras baladodancan ĉenon: Staru en vico unu
apud la alia. Per via dekstra mano tenu de supre la duan
ĝis kvinan fingrojn de la dekstra najbaro. Ties polekso
restu sur la bazo de via polekso. Per via maldekstra mano
tenu la dekstran polekson de la maldekstra najbaro, kun
via brako sub ties brako.

Rigardu ekzemple denove la supran filmeton de
Sinklarkanto (ĉirkaŭ tempo 0:35 aŭ 1:20) aŭ la lernejanojn
dum balada tago de 2015 (ĉirkaŭ tempo 2:05, 2:55 aŭ 3:55) aŭ
2016 (ĉirkaŭ tempo 0:56 aŭ 1:32) .

La paŝoj

La paŝoj de la danco estas simplaj: Du paŝojn maldekstren-
antaŭen kaj unu dekstren-malantaŭen. Ripetu ĝis finiĝas la
strofoj. La danco nomiĝas "branleo", aŭ feroa danco.

Rigardu ekzemple denove la supran filmeton de
Sinklarkanto (ĉirkaŭ tempo 2:40, 3:10 aŭ 6:20-6:30) aŭ
Fokan baladon (ĉirkaŭ tempo 7:33).

Paŝu stabile kun elasta ritmo en gamboj kaj brakoj. Faru
malgrandajn paŝojn! Kaj atentu ke ofte la nombro da paŝoj
en strofo ne kongruas (ne divideblas) kun la nombro da
paŝoj en la danco (ses). Tio signifas ke la strofoj komenciĝas
"diverspaŝe".

La takto

Laŭ mara maniero

Takto de feroa danco plej ofte estas malpara. En multaj
baladoj la nombro da paŝoj en ĉiu strofo estas primo. En
aliaj landoj la takto en moderna tempo "pariĝis".

Komparu ekzemple iun el du filmetoj pri feroa Roncevala
balado (la mezepoka Kanto de Rolando), ambaŭ kun 29 batoj
por strofo (7+7+7+8) kun norvegaj versioj trobadora,
mezepoke bildarokmuzika, ĉiuj tri kun 32 batoj por
strofo (8+8+8+8).

Laŭ kontinenta maniero

Svedaj baladoj nuntempe ĝenerale uzas paran takton,
ekzemple La kampulo kaj la korniko kantiĝas je 32 batoj
por strofo (8+8+8+8) kaj Svato de monta ogrino je 64 batoj
(16+16+16+12+paŭzaj 4). Tamen oni povas rimarki ke kelkaj
malnovaj baladoj verdire devus esti "primtaktaj", ekzemple
jena balado Ebe Skamelido devus havi en ĉendanco 23
batojn por strofo (8+8+7), prefere ol kiel en ĉi filmeto 25 kun
longa "paŭzo" en la fino de ĉiu strofo).

Krome oftas baladoj tritaktaj (pols'eskaj), ekzemple jen
Jununjo staris kaj verŝis akvon
.

Laŭ nia maniero

Ĉe Tretis ni dancas kaj tritakte kaj partakte kaj en "malebena"
takto. La ebena du- aŭ tri-bata takto pli facilas por ni kompreni
kiam komencantoj.

Sed fine la malebena takto estas pli interesa. Ĝi donas al la
danco pli fortan pelon kaj ebligas al la baladestro dramigi la
baladon per "manipuli" la takton. Granda Kurlo ŝatas priman
takton.

La ĉeno

La ĉeno ne devas esti cirklo. Ĝi povas faldiĝi tien kaj reen
ĉiom ajn, plenigante la dancoplankon. Tiel oni dum la danco
"renkontos" plej multajn el aliaj dancantoj vidalvide kaj proksime.
En cirklo granda la distanco al vidalvidaj dancantoj estas tro
longa por bona kontakto. Do prefere la ĉeno "kunpremiĝu".

Dum la danco daŭras, homoj povas eniri ĝin kaj eliri el ĝi.
Rigardu ekzemple denove la supran filmeton de
Sinklarkanto (ĉirkaŭ tempo 0:22-0:25, 1:14-1.23-2:00 aŭ
5:12-5:19).

En la ĉeno estas kosmo. Ekster ĝi estas ĥaoso.

Aldone kaj pli kone:

Jen ŝuteblas espa traduko de nepreta versio de artikolo por
balada konferenco en Feroaj Insuloj en julio 2015:
Specifaj trajtoj kaj funkcioj de baladoj - internacia riĉaĵo
kaj ĝiaj prelegnotoj por tiu kiu volas enprofundiĝi.

Dume verkiĝas novaj baladoj, pri herooj de la esperantomovado.
Kaj jen kun enkonduko la unua el ili kiu prezentiĝis en espa
kongreso, Valdemara balado (en preliminara versio). En
Universala Kongreso (UK) en Lillo, Francujo, en la programo de
Malkovriga Arta Scenejo, ni ĉendancis Du baladojn heroajn.
Kaj fine jen Prelegon baladan kies prezento postulas bonajn
interretan konekton kaj laŭtparolilojn.





ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ